Get Even More Visitors To Your Blog, Upgrade To A Business Listing >>

Libro "Prontuario de Esperanto", de 1909, en Interreto

La 28-an de julio de 2005 mi blogis pri ĉi tiu malnova lernolibro de Esperanto por hispanlingvaj parolantoj.

Nu, finfine mi decidis disponigi ĝin por elŝutado el La Reto. Mi dediĉis grandan parton el la lastaj tri semajnoj al jenaj taskoj:

  1. Skanado de la libro.
  2. Purigado de la bildoj per la programo GIMP ← necesa tasko pro la jam flaviĝintaj kaj iom makulitaj folioj de tiome malnova libro.
  3. Aranĝado pere de la programo Scan Tailor.
  4. Transformo de la bildoj al PDF kaj optika signorekono pere la programo Acrobat de Adobe

La taskoj 1-a kaj 2-a, kompreneble, postulis multege pli da tempo ol la 3-a kaj 4-a taskoj, kiuj Estas tre aŭtomataj.

Ĝis nun la Libro Estas elŝutebla el:

  • PDF-ARCHIVE
  • ISSUU
  • SCRIBD

Eble mi alŝutos ĝin al aliaj retejoj.

Eble pli ol esti utila por lerni Esperanton, ĉi tiu libro estas interesa por vidi kiel ŝanĝiĝis Esperanto kaj precipe la hispana skribo dum iom pli ol 105 jaroj. Memoru ke kiam la aŭtoro, S-ro José Garzón Ruiz publikigis ĉi tiun lernolibron, L. L. Zamenhof ankoraŭ vivis, kaj nia kara lingvo esti nur 22-jaraĝa !.



This post first appeared on Skribitaj Pensoj, please read the originial post: here

Share the post

Libro "Prontuario de Esperanto", de 1909, en Interreto

×

Subscribe to Skribitaj Pensoj

Get updates delivered right to your inbox!

Thank you for your subscription

×